al la Statuto de Ukrainia esperanto Asocio
"APROBITA"
far la XV Kongreso de Ukrainia esperanto Asocio
"28" de oktobro 2006 jaro
REGULARO
(INTERNA)
PRI KOTIZOJ DE UKRAINIA ESPERANTO ASOCIO
1. Kotizoj de Ukrainia Esperanto Asocio (plu nomataj — Kotizoj)
estas unu el specimenoj de enspezoj de Ukrainia Esperanto Asocio (plu
nomata — Asocio).
2. Kotizoj siavice estas dividitaj je specimenoj:
2.1. Aliĝkotizo;
2.2. Jara interna Asocia membrokotizo;
2.3. Jara membrokotizo por UEA-aligita membro;
2.4. Jara membrokotizo por UEA-individua membro;
2.5. Jara kotizo por "Jarlibro de UkrEA".
3. Dimensioj de kotizoj baziĝas al la dimensio de jara tarifo por UEA,
kiu konformas al membreca kategorio MA, t.e. "individua membro plus la
revuo "Esperanto", (plu nomata — jara tarifo por UEA), kiu apartenas al
Ukrainio. La dimensioj estas kalkulataj kiel centonoj (procentoj) de
jara tarifo por UEA. Ĉiuj kotizoj estas pagataj en nacia valuto. La
dimensioj de kotizoj estas rekalkulataj el jara tarifo por UEA al nacia
valuto laŭ ŝanĝokurzo de Ukrainia Nacia banko. La ŝanĝokurzon por
venonta jaro fiksas ĉiujare Kongreso (konferenco) de la Asocio en la
lastan labortagon. Ricevita post rekalkulo sumo de konvena kotizo en
nacia valuto estas rondigata al pli granda flanko ĝis la kompleta (sen
kopekoj) sumo en nacia valuto.
4. Dimensioj de la kotizoj estas:
4.1. Aliĝkotizo – egalas al 10 (dek) % de jara tarifo por UEA.
4.2. Jara interna Asocia membrokotizo – egalas al 3 (tri) % de jara tarifo por UEA.
4.3. Jara membrokotizo de UEA-aligita membro – egalas al 2 (du) % de
jara tarifo por UEA. Dimensio de ĉi-tiu kotizo estas precizigata
ajn-jare far de Centra oficejo de UEA, sekve povas ŝanĝi sian amplekson.
4.4. Jara membrokotizo de UEA-individua membro – egalas al konvena jara
tarifo por UEA. Dimensio de ĉi-tiu kotizo estas precizigata ajn-jare
far de Centra oficejo de UEA, sekve povas ŝanĝi sian amplekson.
4.5. Jara kotizo por "Jarlibro de UkrEA" – egalas al 3 (tri) % de jara tarifo por UEA.
5. Individuaj membroj (laŭ kategorioj) pagas sekvajn kotizojn:
5.1. Individuaj membroj de kategorio A pagas aliĝkotizon, kies dimension difinas la artikolo 4.1. de ĉi-tiu Regularo;
5.2. Individuaj membroj de kategorio B pagas jaran internan Asocian
membrokotizon kaj jaran membrokotizon de UEA-aligita membro (kiuj en
konvenaj ukrainlingvaj dokumentoj sume estas nomataj "щорічний внесок
індивідуального члена категорії B"), kies dimensiojn difinas la
artikoloj 4.2. kaj 4.3. de ĉi-tiu Regularo;
5.3. Individuaj membroj de kategorio C pagas jaran internan Asocian
membrokotizon kaj jaran membrokotizon de UEA-individua membro, kies
dimensiojn difinas la artikoloj 4.2. kaj 4.4. de ĉi-tiu Regularo;
6. La kotizoj por kategorio B devas esti pagitaj ĝis la 1-a de marto de
kuranta jaro. Se tiu kondiĉo ne estas precize plenumita far de iu
membro, tiu membro por kuranta jaro ne estas konsiderata kiel
apartenanta al membreca kategorio B kun ĉiuj sekvoj de tio. Okaze, se
nova membro aliĝas post la 1-a de marto, ties aligita membreco en UEA
estas leĝigata ekde la jaro, kiu sekvas la jaron de aliĝo (por kuranta
jaro la novaliĝanto pagas kotizojn, kiuj estas indikitaj en la artikolo
5.2. de ĉi-tiu Regularo).
7. La kotizoj por kategorio C devas esti pagitaj ĝis la 1-a de marto de
kuranta jaro. Se tiu kondiĉo ne estas precize plenumita far de iu
membro, tiu membro por kuranta jaro ne estas konsiderata kiel
apartenanta al membreca kategorio C kun ĉiuj sekvoj de tio. Okaze, se
nova membro aliĝas post la 1-a de marto, ties individua membreco en UEA
estas leĝigata ekde la jaro, kiu sekvas la jaron de aliĝo. Jara
membrokotizo de UEA-individua membro por kuranta jaro ne estas pagata
kaj membreco de kategorio C ne estas aranĝata (por kuranta jaro al la
novaliĝanto estas aranĝata nur membreco de kategorio B, ĉi-okaze la
novaliĝinto pagas nur kotizojn, kiuj estas indikitaj en la artikolo
5.2. de ĉi-tiu Regularo).
8. Kotizaj rabatoj:
8.1. Specimenoj de kotizaj rabatoj:
8.1.1. Kotizaj rabatoj estas antaŭviditaj nur por aliĝkotizo kaj jara
interna Asocia membrokotizo. Por ĉiuj ceteraj specimenoj de kotizoj
rabatoj ne estas antaŭviditaj escepte la okazojn, priskribitajn en la
artikolo 8.1.2. de ĉi-tiu Regularo.
8.1.2. Kotizaj rabatoj por jara membrokotizo de UEA-individua membro
estas antaŭviditaj nur okaze, se la membro, kiu intencas aranĝi
individuan membrecon ĉe UEA, prezentos konvenan dokumenton pri konsento
de UEA konsideri tiun membron rajta ricevi rabaton ĉe UEA kun indiko de
fina pagosumo. Por ĉiuj ceteraj okazoj kotizaj rabatoj por jara
membrokotizo de UEA-individua membro ne estas antaŭviditaj.
8.1.3. Dimensio de kotizaj rabatoj egalas al 50 % de konvena
kotizdimensio, t.e dimensio de la kotizoj malgrandiĝas je 50 % de tiuj,
indikitaj en la artikilo 4. de ĉi-tiu Regularo konsiderante kondiĉojn,
priskribitajn en la artikolo 3 de ĉi-tiu Regularo:
8.1.3.1. Aliĝkotizo – egalas al 5 (kvin) % de jara tarifo por UEA.
8.1.3.2. Jara interna Asocia membrokotizo – egalas al 1,5 (unu kaj duono) % de jara tarifo por UEA.
8.2. Individuaj membroj de la Asocio, kiuj rajtas ricevi kotizan rabaton:
8.2.1. Kotizaj rabatoj estas antaŭviditaj nur por sekvaj membroj de la Asocio:
– mezlernantoj;
– studentoj;
– kripluloj (invalidoj);
– emeritoj (pensiuloj);
– senlaboruloj.
8.2.2. Ĉiuj membroj de la Asocio, kiuj pretendas al ricevo de rabatoj
devas informi gvidanton de la Labora organo de la Asocio (kiu en
konvenaj ukrainlingvaj dokumentoj estas nomata "виконавчий директор
Асоціації") pri sia rajto kaj prezenti kopion de konvena dokumento, kiu
pruvas apartenon al nomumitoj en artikolo 8.3.1. de ĉi-tiu Regularo.
8.2.3. Por ĉiuj ceteraj membroj de la Asocio kotizaj rabatoj ne estas antaŭviditaj. |