Informilo #5

 

 


ESTIMATAJ AKTIVULOJ!

 

Jes, mi turnas min ĝuste al la aktivuloj, kiuj vere volas praktike ion fari por Esperanto kaj la movado.

Kiel preteksto por la aktiviĝo estas okazigo de IJK-67 – Internacia Junulara Kongreso, kiu pasos la 14-21.07.2011 ĉe apudkijiva vilaĝo Hlibivka (~ 40 km de centro de Kijivo).

Se ni volas zorgi ne nur pri nuno, sed ankaŭ  pri la estonto, necesas ne nur paroli pri revivigo de nia movado, sed ankaŭ multon fari por tio. Kaj mi opinias, ke en nunaj kondiĉoj nek unu vera esperantisto povas resti neaktiva.

Mi proponas pripensi, kion necesas fari por ke al la sekva somero ni havu armeeton da novaj junaj esperantistoj, kiuj povos tuj praktike konvinkiĝi pri efikeco de Esperanto per praktika senpera komunikado kun gejunuloj, kiuj venos al IJK el 30-40 landoj.

Tiuj el vi, kiuj jam havas instru-sperton, bonvolu freŝigi la metodikon, laŭ kiu aŭtune vi instruos la dezirantojn partopreni en IJK.

Tiuj el vi, kiuj ne havas instru-sperton, sed volas instrui, bonvolu kompili la metodikon, laŭ kiu vi instruos la novicojn. Se vi kunpuŝiĝos kun iuj problemoj, bezonos iujn konsilojn, bonvolu turni vin al estro de ULEI s-ro V.Hordijenko, al S.Pohorila aŭ al mi. Kredu, ni ajnokaze helpos vin.

Vi povas kontakti kun lernej-altklasanoj, sed kiel la plej preferindan celpublikon ni konsideras studentojn kaj konvinkige konsilas al vi organizi E-kursojn en fak- kaj superlernejoj de via urbo. Por ke viaj kontaktoj kun la rektoroj kaj lernej-direktoroj estu sukcesaj,  septembre nome de UkrEA estos senditaj informleteroj al estraroj de super-, mez- kaj faklernejoj kun la peto okazigi renkontiĝojn kun la studentoj kaj lernantoj. Certe tion necesas fari en la urboj, en kiuj estas homo(j), kapablaj fari tiun gravan informan laboron. La temoj estu “Esperanto kaj ĝia praktika apliko” kaj pri IJK. En la letero temos pri okazigo de E-kursoj ekde septembro-oktobro por dezirantoj partopreni en IJK. Mi proponas organizi kunvenon de la gejunuloj en Kijivo enkadre de postsesiaj ferioj (iun fin-januaran aŭ komenc-februaran semajnfinon) por ripoz-perfektiĝo. Certe, tio iom kostos - orientiĝe 200 hrn por noktumado kaj 4 manĝoj, (sen manĝoj – 70 hrn, se noktumado kaj manĝo estas mempzorgaj – nur 20 hrn kiel aliĝkotizo). Tiu kunveno estu por ili la unua Esperanto-renkontiĝo! Ni prizorgu interesan programon.

 

 

TRE GRAVA ARANĜO

(Ĝi estas planata kiel komuna ago por UkrEA kaj ULEJ!)       

 

         Denove pri prepariĝo al IJK. Enkadre de tio mi proponas “laŭte” celebri naskiĝtagon de Esperanto. Por tio taŭgas dimanĉo, la 25.07.2010.

         Mi pensas, ke en tiu tago esperantistoj, kiuj povas ne nur babili pri promocio de la lingvo, okazigu informan agon en siaj urboj. Jen kiel planatas fari tion en Kijivo: estos mendita granda pend-afiŝo kun la teksto:

 

   La partoprenontoj havos multajn diversajn disdoneblajn informmaterilojn. Por la aliurbaj dezirantoj okazigi tian informagon, ni povas aŭ sendi la specimenojn por la plua multobligo, aŭ se estas problemo multobligi, mi sendos jam la multobligitajn. Eble vi havas iujn problemetojn? Kontaktu min!

       Dum tiu ago necesas emfazi jenajn temojn:

  • Objektiva ekzisto de Esperanto.
  • Nuna stato kaj disvastigo de Esperanto.
  • Aranĝoj, en kiuj Esperanto estas laborlingvo.
  • Pri la Kongresoj kaj aparte pri IJK.
  • Ege nedezirindas nomi Esperanton aliel ol la Internacia Lingvo, ne nomu ĝin “artefarita”, “helpa”, “verda” ktp - tio humiligas ĝin.

 

        Ĝis la 25.07 estas ankoraŭ iom da tempo kaj ni jam nun prepariĝu kvalite fari la informajn agojn.

 

PRI LA PREZIDIKUNSIDO LA 26.05.2010.

 

Mi informas tiujn, kiuj ne sukcesis legi la informon pri maja Prezidikunsido en la dissendolisto, ke tie finfine estis metita finpunkto en stranga kaj fortoraba interbatalo pri tio, ĉu okazigi IJK-67 en Ukrainio, aŭ ne. La voĉdonado montris, ke “por” okazigo de IJK en 2011 jaro voĉdonis 4 prezidianoj (M.Lineckij, E.Slovaĉevskaja, N.Ivanova kaj N.Voloŝin) kaj “kontraŭ” – 3 (V.Hordijenko, Je.Zajdman kaj E.Kovtonjuk).

La Prezidikunsido estis malfermita kaj ĉeestinta junularo neatendite por pli aĝaj esperantistoj montris sin tie kiel vere forta teamo – saĝa, digna kaj certeca. Do eĉ nura komenco de preparlaboroj por IJK jam donis bongustajn fruktojn!

Mi ege ĝojas, vidante kiel la junularo ne teoriumas, sed praktike kaj aktive disputas pri IJK-temoj. Tio signifas, ke tio kion faras mi estas ĝusta. Ne eblas ellerni naĝi sidante apud la akvo - necesas eniri ĝin! Do ni eniru novan epokon de praktikaj agoj - sufiĉas formalaj paroloj, formalaj agoj - 20-jara sperto montris, ke ili estas tute neefikaj.  

Bedaŭrinde pro parte vantaj diskutoj, ligitaj kun burokrataĵoj, truditaj de V.Hordijenko, estis perdita granda tempo kaj ni ne sukcesis bone diskuti kelkajn vere gravajn temojn.

Ni ja estas socia organizaĵo, kiu devas unuigi ĉefe la SAMIDEANOJN… Ve - evidentiĝis, ke ĝis nun en  UkrEA certaj personoj  preferas beki tiun, kiu ion faras, sed tute trankvile toleras la nenionfarulojn, kiuj eraras neniam... Eble, jam tempas lasi tiun rudimentojn de pasinta epoko, ĉu?..

Kaj al tiuj, kiu vere interesiĝas pri la etoso dum tiu Prezidikunsido mi konsilas ne pigri kaj tamen tralegi ĝian Protokolon-stenografion, senditan de E.Slovaĉevskaja en la dissendoliston – vi ricevos veran plezuron, legante tiun tragikomedian teatraĵon…

           

Vidu nivelon de aktiveco “UkrEA-2010”:

Mi rekomendas al vi viziti sufiĉe novajn paĝarojn, faritajn de nia junularo: http://vkontakte.ru/club16214918 - rus- kaj parte esperant-lingva grupo en Vkontakte-reto de junulara E-klubo “Ek!”, adresita al la klubanoj, ĝiaj amikoj kaj ĉiuj E-interesant/int/ontoj

www.retejo.net - esperant- kaj ukrain-lingva paĝaro kun multaj E-amuzaĵoj kaj lerniloj,

www.ukrainio.org.ua - esperant- kaj ukrain-lingva paĝaro kun informo pri Esperanto por komencantoj kaj interesintoj,

http://ijk-67.retejo.net  - paĝaro de IJK,

http://ukrea.retejo.net  - retejo de UkrEA,

http://ulej.retejo.net - retejo de ULEJ,

http://ulei.retejo.net - retejo de ULEI,

http://adresaro.ukrainio.org.ua - adresaro de ukrainiaj esperantistoj.

 

La paĝaroj (krom vkontakte-grupo) estas faritaj de Andreo Jankovskij kaj kelkaj kun Mikaelo Lineckij.

 

 

Pri la informado

 

     Legantoj de nia dissendolisto jam legis la Protokolon de la Prezidikunsido, en kiu temis pri ŝanĝo de “Helianto”-redaktanto, kion devas prizorgi mi.

Sed dum periodo, kiam tiu homo estos serĉata, tiun laboron transprenas mi.

Eble iu sentas sin preta al tiu serioza laboro? Ne hezitu kaj anoncu vin!

Sekve, mi nun atendas de vi la publikigendajn informojn, novaĵojn, petojn, proponojn ktp, dezirinde per elektronika formato.  

Sciu, ke ekde nun nur de via aktiveco dependas regula apero de nia informilo!

 

   Krome. Mi decidis pluevoluigi tiun temon - por homoj, kiuj volas informadi pri Esperanto, mi produktis jam kelkajn ukrain– kaj ruslingvajn broŝurojn, kiuj povos helpi al ili pli konvinkige kaj  kvalifike fari tiun gravan laboron. Kaj jen kio estas grava - la broŝuroj por membroj de UkrEA estos SENPAGAJ! Tio estas situacio, kiam unuafoje en historio de UkrEA via kotiza mono laboros por vi! Mendu! Jen estas ili:

 

         

 

 

 

     Peto al ĉiuj - se aperas en viaj kapoj iuj demandoj aŭ konkretaj proponoj

 - skribu, ne silentu!

                                                          

   Mi ĉiam pretas reeĥi.