LA VIVO DAŬRAS!
Eble iu el la atentemaj legantoj rimarkis, ke nomo de la informilo iom ŝanĝiĝis. Pro tio, ke en ĝi estas implicitaj precipe miaj ideoj, pensoj kaj konsideroj, mi ŝatus mem respondeci pri ĉio, kion vi legas kaj ne transmeti tion al ŝultroj de la aliaj Prezidianoj.
La 7.03 okazis la dua (malferma) Prezidikunsido. En ĝi partoprenis: M.Lineckij, E.Slovaĉevskaja, E.Kovtonjuk, V.Hordijenko kaj la gastoj: V.Soroka, Ju.Soroka, V.Kasjan (nova esperantisto). Jen estas plano de la kunsido:
Raporto pri la unuaj 3 monatoj Informado – Informaj reprezentantoj de la Prezidanto (respondeculoj pri informado en la urboj) Paŭzintoj en membreco en UkrEA pagu nur la jarkotizon, sen la remembriĝo Okazigi vican Kongreson en Harkovo kune kun 100-jara jubileo de ARDO, se ĥarkivanoj pretos al tio. Informo pri IJK Ĉefdelegito de UEA Enketado por UkrEA-Jarlibro Pri transdono de la dokumentaro Statutoj – laŭ kiu el la Statutoj ni agu? Ĉu restis elektronika formo de UkrEA-Jarlibro (Hordijenko, Neĉes) Pri vizito de Lena Wilke (Bistrickaja) kaj pri ŝia renkontiĝo kun ni Ideoj por uzi viziton de M.Bronŝtejn-on la 14.04.2010 tage.
Kutime premier-ministroj raportas pri la unuaj 100 tagoj de sia laboro. Eble ankaŭ ni transprenu tiun principon, ĉu? Tio povas bone montri dinamikon de la agado. Do jen estas kurta raporto pri la agado dum unuaj tri monatoj:
Kio estis iniciatita: 1. Serĉado de esperantistoj 2. Eldono de la Bulteno “UkrEA-Prezidio informas” 3. “Interkonsentoj” pri la kunlaboro kun Landaj Asocioj de najbaraj landoj. 4. Paĝaro de UkrEA 5. Preparo por la eldono “Esperanto rektmetode” en la ukraina. 6. Fari Esperanto-version por oklingva paĝaro de “Internacia ekspozicio de pupoj” 7. Estas proponita al TEJO okazigi IJK en 2011 en Ukrainio 8. Presado kaj dissendo de “Helianto” 9. Kontaktoj kun neesperantaj organizaĵoj 10. Prepariĝo por partopreno en Publika lingva eksperimento (PLE) iniciatita de ĈK “Interkulturo” Jen kio estas farita dum la unuaj 3 monatoj: 1. Anoncoj de Slovaĉevskaja tra Ukrainio “Estas serĉataj esperantistoj”– estas kelkaj reeĥoj (pligrandiĝis kvanto da dezirantoj lerni la lingvon). 2. Estas emisiitaj 3 numeroj rete kaj papere. 3. Jam estas sigelita kaj sendita al REU, estas diskutataj la tekstoj kun LatviaEA kaj PolaEA 4.Jam funkcias laŭ la adreso www.ukrea.retejo.net (kreita de A.Jankovskij), atendatas kompletigo pri ukrainlingva historio de UkrEA far E.Kovtonjuk (dume mankas) kaj pri ULEJ far V.Hordijenko en Esperanto kaj la ukraina (dume mankas) 5. Maketo de la libro estas en tipografio. 6. Estas tradukita kaj enpaĝigita Esperanto-teksto en la oklingvan paĝaron: http://kyivskakazka.org.ua/index.php?id=2&L=4 7. Pozitiva oficiala respondo de TEJO-estraro.
8. Estis sendita propono al N.Voloŝin por iom malŝarĝi lin, fari multobligon de redaktita de li “Helianto” (M.Lineckij) en Kijivo kaj la dissendo (S.Moskalĉuk). La respondo dume mankas.
9. Estas establitaj kontaktoj kun: KPI, Reprezentejo de UNo en Ukrainio. 10. Partopreno en vasta kunsido de OK de PLE.
Jen pri kio mi kiel Prezidanto de UkrEA okupiĝis dum la menciita periodo. Certe, estus nemalbone, ke ankaŭ aliaj Prezidianoj rakontu pri sia agado por E-Movado dum tiu periodo. En unu el miaj dissendolistaj retmesaĝoj mi petis la Prezidianon V.Hordijenko, ke li preparu kaj sendu al mi raporteton, kio estis farita dum la nunaj 3 monatoj en tiom grava direkto kiel instruado, pri kiu li okupiĝas kaj pri kontaktoj kun la kluboj.
En tiu ĉi rezervita loko devus esti la raporteto:
Pri okazigo de IJK
Post la UkrEA-Kongreso mi decidis sondi la aferon pri eblo okazigi en Ukrainio - la duan laŭ la graveco post UK - IJK (Internacia Junulara Kongreso). En Rusio IJK okazis jam kelkfoje, sed en Ukrainio - eĉ ne unu... Mi sondis la aferon ĉe TEJO-estraro, ricevis enketon-invitilon kaj komencis konsulti la ĉirkaŭajn min junulojn, unuavice TEJO-komitatanon Andreo Jankovskij kaj novan esperantiston Sergeo Barkar - studenton de KPI (Ukrainia Teknika Universiato “KPI”). Mi bone memoras, ke en la jaro 1971 apud Kijivo en bazejo de KPI ĉe urbeto Ukrainka sukcese pasis granda internacia junulara renkontiĝo, iniciita de KPI-studento bulgaro Kiril Velkov. Mi petis Sergeon esplori, ĉu eblas ripete organizi la aranĝon en la sama loko. Evidentiĝis, ke tiu loko nun estas grave rekonstruata, sed estas alia bazejo - ĉe la vilaĝo Hlibivka apud Kijiva maro. Laŭ mia peto li faris la esploron kaj mi enskribis en la enket-invitilon ĝuste tiun lokon kun ĉiuj eblaj por tiu momento informoj. Mi estas iomete superstiĉa homo kaj ĝis la definitiva respondo de TEJO-estraro mi ne volis vastigi la informojn - se estos la rezigno, neniu pri tio eĉ scios, se estos “malrezigno”, ni ĉiuj ĝoju kune. Certe, mi bone komprenas, ke nun nia Movado ĝenerale kaj precipe la junulara estas ne en la plej bona stato. Se eĉ 100-foje diri la vorton “sukero”, en la buŝo oni ne sentos dolĉecon, do se nur paroli pri stato de la movadoj (ĝenerala kaj la junulara) kaj nenion entrepreni ili plu restos tiaj. Ĝuste zorgo pri la Movado kaj deziro ŝanĝi la situacion estas la ĉefa preteksto por okazigi ion gravan en Ukrainio, kiu povos forte pozitive skui la situacion! Do, dank’al Dio (kaj eble ankoraŭ al iu) TEJO-estrarano pri renkontiĝoj respondis vendrede la 6.03.2010: “Hieraŭ okazis reta estrarkunsido de TEJO kaj ni elektis Vian proponon organizi IJK-n, do por loko de la 67-a IJK estis elektita Kievo. Oficiala komuniko de TEJO pri tio estos publikigita plej verŝajne merkrede. Mi kompreneble gratulas al Vi kaj esperas pri tre fruktodona laboro rilate al IJK-organizado”. Jam estas kolektit/ata la Organiza Komitato (OK aŭ LKK - Loka Kongresa Komitato), estas ellaboritaj strategiaj direktoj de la preparlaboroj, jam estas disdonitaj konkretaj taskoj al konkretaj homoj, jam funkcias (al granda miro de TEJO-estraro) ttt-ejo de la Kongreso, kiu poiome pleniĝas. Vizitu www.ijk-67.retejo.info kaj vi vidos kio jam estas farita. Estas atendataj ankaŭ viaj proponoj, sugestoj, ĵetu al ni la ideojn… Estas homoj, kiuj komencis proponi al mi iun abstraktan, teorian helpon… Jen bezonatas vere granda helpo de via flanko al ukrainia E-Movado, pri kiu jam nun necesas okupiĝi: uzu mem fakton de IJK-okazigo - renkontiĝu kun junularaj unuiĝoj en viaj urboj kun informo pri la evento, organizu la kursojn, helpu al la homoj ekparoli en Esperanto. La tempo ankoraŭ permesas tion fari. Se vi bezonos iun helpon flanke de UkrEA, informu min senhezite! Respondojn al viaj eventualaj demandoj serĉu en la retejo de IJK. Se vi tie ne trovis la bezonatan informon, bonvolu skribi al mi. Ni kune faru tiun aranĝon neforgesebla por ĉiuj!!!
Pri la informado
“Informita - signifas armita”… Kiu ne scias tiun maksimon? Laŭ mia firma konvinko ĝuste multjara manko de la informoj venigis nian movadon al tiu plorinda stato. La homoj ne vidis, ne sentis ekziston de UkrEA, ne sciis pri tio, kion oni faras en aliaj lokoj de la lando - do la Asocio ne plenumis sian Statutan taskon: 1.1.Асоціація є <...> громадською організацією, яка об'єднує есперантистів і прихильників мови есперанто в Україні. Per kio povas unuigi la homojn socia organizaĵo? Per iu konkreta komuna laboro (preskaŭ mankis) kaj per informado (ankaŭ preskaŭ mankis pro ĉefe subjektivaj kaŭzoj). Mi volas radike ŝanĝi la situacion. Same kiel Prezidento de Ukrainio havas siajn reprezentantojn en ĉiuj provincoj, mi volas havi “Informajn reprezentantojn”. Tiuj reprezentantoj devas havi kontakton kun laŭeble ĉiuj esperantistoj de tiu urb(et)o por informi ilin pri ĉiuj novaĵoj, petoj ktp venintaj de la Prezidanto. Tiu laboro estas jam komencita kaj en Ĥarkivo konsentis esti tiu Ihor Jasinskij. Eble estas iuj sinproponoj? Krome, estas planata eldono de UkrEA-Jarlibro, sed por ke ĝi estu plenvalora ni devas havi viajn donitaĵojn kaj permeson publikigi ilin. En la antaŭa “Prezidio informas” estis publikita la enketo, do plenigu ĝin kaj sendu al mi, ĉu papere, ĉu elektronike.
La alvoko
Mi opinias, ke preskaŭ ĉiu el vi volas, ke ukrainia E-Movado estu forta kaj interesa. Kio por tio estas bezonata? Unuavice aktiveco de nia esperantistaro. Certe, devas esti aktiva kaj iniciatema ankaŭ la Prezidio. Do la sukceso venos kiam tiuj du aktivecoj bone kunlaboros. Vi surloke pli bone ol iu ajn scias pri la problemoj kaj bezonoj - ne silentu, informu la Prezidion! Kiel diris M.Ĵvaneckij: “Ju pli silenti pri problemo, estas des pli bone por la problemo mem”. Pli saĝe verŝajne ne eblas diri, ĉu ne? Por solvi la problemon necesas almenaŭ scii pri ĝia ekzisto. Mi petas vin proponi viajn komplezojn, kiu kion pretas fari por nia komuna afero, por la Asocio. Mi scias, ke por ni sufiĉe ofte bezonatas homoj, kiuj scipovas bone traduki, plenumi iujn negrandajn, sed gravajn taskojn.
Skribu al mi - mi sopiras pri niaj reciprokaj kontaktoj! Miaj kontaktebloj: E-poŝte: prezidanto@ukr.net, Skajpe m-urso, ICQ 355586313, Telefone: 044-2231255 (CDMA) kaj 063-8493193 (Life), pk.91, Kijiv-201, 04201
|
[Без назви] >