Informilo #3

 

        Karaj ukrainiaj geesperantistoj!

 

Jen estas grava novaĵo! Jam ekfunkciis oficiala retejo de UkrEA!

Bonvolu viziti, kontroli, proponi pliboniĝojn!

www.ukrea.retejo.net

 

Ĉi tiu loko por la retejo permesas al ni ŝpari 450 hrn jare (ja por du lastaj jaroj por tiu celo estis elspezitaj – ve! - 900(!) hrivnojn, malgraŭ tio, ke eblis tion fari signife malplikoste), do – ni ĝoje ĝuu la eblon!

 

Tre baldaŭ devas aperi tiom longeatendata “Helianto” (ni esperu ke ĉi-jare la periodaĵo aperos vere regule).

 

Tamen por ke aktualaj informoj pli rapide kaj konkretcele atingu vin, mi daŭre eldonos tiun-ĉi informilon, pri aprezo de kiu mi kore dankas tiujn, kiuj jam esprimis sian opinion pri ĝi.

 

Nun mi volas memorigi, ke en la Kongreso sonis mia propono pri nia renkontiĝo la 6-7.03.2010 kaj nun nure de vi dependas ĝia sorto. Certe tio iom kostas, sed ni ja scias, ke pro plezuro ĉiam necesas pagi – ju pli grandas plezuro, des pli multe da mono bezonatas. :)

 

Estas mia peto al ĉiuj vi – bonvolu informi min kiu kion pretas fari por ke UkrEA fariĝu vere interesa kaj funkcianta organizaĵo. Sen via helpo tio ne realas. Mi komprenas, ke lastaj  jaroj iom malstreĉigis vin, sed nun mi petas vin reaktiviĝi.
Nu, kiu konsentas plenumi iujn negrandajn, sed gravajn taskojn? Bonvolu anonci vin!
 

La sekva afero – kiel pligrandigi niajn vicojn? La plej efika maniero estas informado aŭ eĉ      reklamado. Nia estimata veterano Jefim Zajdman rakontis al mi pri siaj ideoj rilate al la informado. Kiel montras lia sperto, la plej efika informado estas persona. Anoncoj, afiŝoj efikas, sed  ne tiel multe. Tamen tiu reklamo, kiun povas doni ni ankaŭ bone efikas.          

Jen estas reklama varianto de la insigno. Mi pri ĝi multe pensis kaj venis al la konkludo, ke nia simbolo – verda stelo estas kara nur por ni. Por neesperantistoj estas egale – ĉu steleto, ĉu kruceto, ĉu folieto. Pro tio, mendante la insignojn mi ansatataŭ la steleto metis jam konatan por plimulto komputilan rideton -  :) kaj sub ĝi bone legeblan vorton ESPERANTO. Sciu – tio funkcias! Necesas nur ne honti, sed fieri pri tio, ke vi estas esperantistoj! La insignoj (diamentro 36 mm) estas mendeblaj ĉe mi kontraŭ 5 hrn. Konsentu, ke tiu sumo estas negrava, se temas pri reklamado. Kiel bona reklamilo povas servi ankaŭ simpla samkosta skribilo, sur kies klipo klare legeblas konata por ni vorto. Krome, laŭ mia mendo estas produktita  T-ĉemizo kun la surbrusta teksto: ESPERANTO – FRIENDSHIP UNLIMITED… Kaj dorse estas retadreso de paĝaro, kie estas informo pri Esperanto en 53 lingvoj – WWW.ESPERANTO.NET.
Jes, jes, la skribaĵo estas en la angla. Kial mi, verva batalanto kontraŭ uzo de la angla interne en la lando, uzis ĝin? La principo estas prenita el orientaj batalartoj – uzi energion de la rivalo! Por ni kio estas la plej grava – doni la informon. Ĉu oni tuj komprenas, kion signifas AMIKECO SEN LIMOJ? Dubindas, sed la plimulto komprenos la anglaĵon. Kaj povas en la memoro restas ne la lingvo, sed la senco! Jes, Esperanto donas senliman amikecon! Do, la celo estas atingita! Certe kosto de la ĉemizoj estas dekoble pli ol tiu de insigno aŭ de la skribilo, sed kion fari… Sed konsentu, ke ankaŭ tiu prezo ne estas granda por la reklamado.
Ankaŭ Andreo Jankovskij bone reklamas Esperanton per siaj retejoj: www.retejo.net, www.ukrainio.org.ua - vizitu!

 

La sekva peto. Niaj kluboj iam estis fonditaj – estas konkreta almenaŭ jaro de la fondiĝo. Ekzemple, en Ĥarkivo la E-unuiĝo aperis ĝuste antaŭ 100 jaroj! Tio ja estas bonega preteksto por fari iun propagand-informan brueton.
Kaj jen estas la peto: bonvolu informi min pri naskiĝjaro de viaj kluboj.

 

La sekva propono. Ankoraŭfoje pri informado. Kiel atingas nin la informoj? Fakte nur el ne tre regule aperinta “Helianto”. Kiujn informojn disvastigas ĝi? Gravaĵojn el Ukrainio kaj tuta mondo. Sed mi sentas, ke estus bone, se mi, kiel Prezidanto de UkrEA, havu en ĉiu pli-malpli granda svarmo da esperantistoj sian informagenton, kiu, ricevinte informon de mi, vastigos ĝin en sia ĉirkaŭantaro. Kredu, ke tiumaniere ni plene venkos informomankon. Ja vi scias, ke “informita signifas - armita”.

 

Kaj la lasta peto. Ankaŭ UkrEA volas esti informita pri vi – en arkivo de la Asocio mankas viaj datumoj. Do estas grandega peto – bonvolu kopii, disdoni al ĉiuj konataj de vi esperantistoj, plenigi la suban enketon kaj sendi al mia ret- (prezidanto@ukr.net) aŭ helikpoŝta (p.k.91, Київ-201, 04201) adreso.

 

Ukrainia Esperanto-Asocio

 

ENKETO

 

La nomo  __________________________________________________

 

Naskiĝdato_____________        Jaro de esperantistiĝo________   

 

UkrEA-ano de _________

 

Loĝ/poŝtadreso_____________________________________________

 

Telefono(j) kun la kodo: hejma _________________ 

 

poŝa _________________ ofica_________________

 

Kontaktebloj:  e-poŝto______________________  ICQ ______________ 

 

Skype _______________

 

Miaj hobioj:_______________________________________________

 

En la Asocio mi pretas fari_________________________________________________

 
Dato  “____” de _____________  201_ j. 
 
      _____________________                                              (subskribo)

 

Nome de la Prezidio,

kunlabore kaj serve al vi,

Mikaelo Lineckij, la Prezidanto de UkrEA