Karaj samlandanoj!
Mi pensas, ke ni ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, volas ke nia movado estu potenca, forta kaj multkapa. Sed per alvokoj kaj sloganoj ni ne atingos bonan rezulton. Necesas fari konkretajn paŝojn tiudirekte. Unu el la bazaj kondiĉoj por la sukceso estas aliro al informoj. Eble ne ĉiuj el vi scias, ke nun ni vivas en komplika periodo – ŝanĝo de epokoj. Ni vivis en industria epoko, sed ĝi ne plu povas evolui. Moderna industrio jam saturis la mondon per diversegaj aĵoj kaj povas produkti multe pli, sed tio jam ne estos konsumebla… Do ĝi jam elĉerpis sin… Ŝanĝe al ĝi venas informa epoko, sendepende ĉu plaĉas tio al iuj aŭ ne. Poiome la informaj iloj penetras la socion. Ŝanĝe al telegrafo venis teletajpo… Apero de faksoj faras teletajpon infana ludilo. En 90-aj jaroj de la pasinta jarcento aperis porteblaj telefonoj, kiuj nun fariĝis jam la poŝaj. Neniun nun mirigas avinjo, kiu strate vendas semojn, parolanta poŝtelefone kun nepino… Virinoj, kiuj fiere diris, ke ili eĉ ne scias kiel ŝalti komputilon, nun aktivas en diversaj sociaj retoj, skajpumas, e-poŝtumas ktp… Grandajn ĉiovendejojn homoj nun vizitas kiel muzeojn, kie eblas okulumi la bezonatajn varojn, orientiĝi pri la prezoj. Kaj kion oni faras poste? Poste oni revenas hejmen, ŝaltas komputilon kaj vizitas Interret-vendejojn, mendas la varojn, pagas per elektronika mono kaj trankvile atendas, kiam la varo estos liverita. Ĉio listigita estas pruvoj de komenciĝinta informa epoko. Kaj nun ni revenu al komenco de la artikolo. Ĉu vi scias, kiom proksimume estas dissendolistoj kun laborlingvo Esperanto? Ĉirkaŭ 250! (Interalie, tio estas unu el fortaj argumentoj dum nia informado pri Esperanto). Jam de kelkaj jaroj en Interreto funkcias dissendolisto ukrainaj-esperantistoj@yahoogroups.net . En nuna momento en ĝi membras entute 67 adresoj (kelkaj el anoj estas registritaj per la kelkaj) el 11 landoj. Aliĝi al la listo eblas tiel: de via retadreso al la adreso ukrainaj-esperantistoj-subscribe@yahoogroups.com vi sendu sentekstan mesaĝon. Tre baldaŭ alvi venos peto konfirmi la aliĝon – vi ĝin simple resendu. Ĉio! Vi jam estas ano de la dissendolisto! Do, mi volas alvoki niajn esperantistojn pli aktive aliĝi al modernaj rimedoj de komunikado. Komputiloj jam ne estas indikiloj de riĉeco kaj nenovan, sed bone funkciantaj komputiloj estas reale atingeblaj – mi vidis prezojn 300-500 hrn. Ĉu tio estas tro multe? Sekve, serĉu eblojn kaj aliĝu al la informita mondo! Mikaelo Lineckij, la UkrEA-Prezidanto
Karaj samideanoj! Ni nun vivas en tempo, plena de unikaj ebloj por tiuj, kiuj estas pretaj uzi ilin. Nun mi diras ne pri teknikaj ebloj, kvankam ankaŭ ili estas abundaj. Mi diras pri eblo atingi la celon per kompreno, ke se ni VERE strebas al io – ĝi nepre plenumiĝos. Fakte, tiel estis ĉiam, sed ĝuste nun scio pri tio eliris ekster rondon de apartaj iniciitoj kaj komencis apartenis al ĉiuj. Kiucele mi memorigas pri tio? Ĉio simplas – ĉar ni tro ofte forgesas pri tio kaj rezulte multaj revoj restas nerealigitaj, multaj gravaj aferoj ne efektiviĝas. “Ho, se mi povus!..” – ekveas ni aŭ “Ho, se tio eblus!..” kaj jen – foriras tute reala eblo, fariĝas ĥimero tre proksima eblo – nur pro tio, ke ni ne volas imagi ties ekziston en nia vivo. Mi supozas, ke multaj el vi, leginte inviton de nova UkrEA-Prezidanto partopreni en malferma kunsido de la Prezidio kaj en aliaj interesaj programeroj komence de marto-2010, ekpensis ion similan al “Tio, certe, estus nemalbone, sed… laboro… familio… mono…” – kaj tuj fermis por vi mem eblon ĝui ve ne tiel ofte sentatan etoson kaj donaci por vi mem feston en amika rondo en Kievo… Pensu pli sincere - ĉu vere viaj ĉiutagaj aferoj estas tiel neeviteblaj, ke estas senco oferi por ili senton de viva partopreno en revivigo de nia – VIA – Movado?!. Kial ni partoprenu nur eksterajn aranĝojn? Ni renkontiĝu en nia amika rondo! Krome, mi pensas, ke iuj el vi povas pensi ion similan al “Fakte, kio dependas de mi?..” aŭ “Ajnokaze en nia socio, malproksima de humanaj valoraĵoj, Esperanto nun estas perceptata kiel iu utopio, ne pli…” kaj, eble, mem ekhontetas tiun etaniman penseton… Karaj miaj! Ne pritaksu vin kiel mizerulojn kaj “malgrandajn homojn”, de kiuj dependas nenio – ja viaj VERAJ ebloj dependas nur de vi mem! De viaj VERAJ deziroj kaj streboj, de via fido al vi mem kaj certeco je viaj propraj konvinkoj. Demandu vin – ĉu vere E-movado estas VIA elekto? Kaj se JES – ne donu al via timosento fermi por vi eblon veni en la ĉefurbon, interagi kun samideanoj por plifortigi, plialtigi kaj profundigi nian Movadon kaj ĝui la etoson, pri kiu – mi certas! – plimulto el vi jam delonge sopiregas. Per Esperanto por la paco kaj amikeco… Bonvenon! Bonvenon!! Bonvenon!!!
Via Eŭgenia Slovaĉevskaja, la Ĝenerala sekretario de UkrEA |
[Без назви] >