Novjara mesaĝo de UkrEA-Prezidanto.
Kara esperanto-popolo de Ukrainio!
Finiĝis la jaro… Kia ĝi estis por ni, ukrainiaj esperantistoj? Ne tre gaja. Tre ne vigla… En la Kongreso bone videblis, ke ne estis pri kio fanfaroni pro agado en ses antaŭaj jaroj. Restu do tiuj jaroj ie profunde en nia memoro – eble estu ili kiel startopunkto por nia vera laboro, ĉu?
Jam komenciĝis nova 2010-a jaro kaj mi tre esperas, ke ĝi estos jaro de renesanco en nialanda Esperanto-movado. Vi ĉiuj scias, ke la sukceso ne venos mem – ni mem devas fariĝi ĝiaj kreantoj.
Unue, mi ankoraŭfoje volas danki tiujn partoprenintojn de la XVI-a UkrEA Kongreso, kiuj kredis al mi kaj fidis, ke mi povas ŝanĝi la situacion en E-movado al pozitiva flanko. Mi dankas ankaŭ tiujn, kiuj subtenis/as/os min antaŭ, dum kaj post la elekto. Kredu, ke mi aplikos miajn fortojn, sperton, energion kaj grandan deziron por ke nia movado fariĝu vera Movado. Mi ege volas fari tiel, ke nia Asocio fariĝu alloga por esperantistoj, kiuj dume ne volas aniĝi kaj por neesperantistoj, kiuj povus elani al ni.
Sed, memkompreneble, ke ĉiujn miajn planojn mi mem, sen via subteno kaj helpo efektivigi ne sukcesos. Kaj por ke la Prezidanta mesaĝo ne fariĝu nura formalaĵo, mi anoncas kompletigon de la teamo, anoj de kiu deziros, povos kaj scipovos kontribui al la sukceso! Mi petas sendi al mi laŭ la adreso prezidanto(&)ukr.net vian pretecon al: 1. traduko; 2. esplorado; 3. vizitado de instancoj; 4. kreo de io nova ktp.
Kaj nun – la plej grava peto – sugestu al ni, kion vi volas de la Asocio por ke ne ni trudu al vi iujn niaj iniciatojn, sed vi, esperantista popolo, esprimu viajn dezirojn kaj ni penos ilin plenumi. Ni venu al la XVII-a Kongreso kun la sento, ke ni faris maksimumon el tio, kio estis planita!
Feliĉajn Novan jaron, Kristnaskon kaj multajn sukcesojn en nia kuna laboro!
Mikaelo Lineckij, la Prezidanto de UkrEA
|

Jen estas UkrEA-estraro:
N |
Nomo |
Urbo |
La posteno |
Retadreso |
Telefonnumero(j) |
1
2
3
4
5
6 |
Mikaelo
Lineckij
Niko
Voloŝin
Eŭgenia Slovaĉevskaja
Volodimir Hordijenko
Natalia
Ivanova
Jefim
Zajdman |
Kijivo
Lucko
Kijivo
Kijivo
Kijivo
Jalto |
la Prezidanto
la vic-Prezidanto
la Ĝenerala sekretario
la estrarano,
responsa pri kluba laboro
la estrarano,
responsa pri financaj aferoj
la estrarano,
responsa pri tearta branĉo |
prezidanto@ukr.net
niko_helianto@yahoo.com
es-peranto@bigmir.net
volodimir_h@ukr.net
marabusza@yandex.ru
jefim_z@mail.ru |
044-2231255, 063-8493193
050-3781717
044-4114209, 063-8493198
044-2851701, 097-440-31-72
044-5261834, 050-6245627
(0654)-319085, 096-4838585 |
Kiu pri kio okupiĝas?
La Prezidanto Mikaelo Lineckij: eksteraj kontaktoj, kontaktoj kun superaj kaj aliaj instancoj, promocio de Esperanto;
La vic-Prezidanto Niko Voloŝin: gvidas inform-eldonan grupon;
La Ĝenerala sekretario Eŭgenia Slovaĉevskaja: zorgas pri la dokumentaro kaj pri la movadaj aferoj;
Prezidiano Volodimir Hordijenko: gvidanto de ULEI, zorgas pri la kluba laboro;
Prezidiano Natalia Ivanova, la Kasisto: zorgas pri kolekto de la kotizo kaj pri aliaj aferoj ligitaj kun mono (вул.Заболотного, 142 - 8, Київ-143, 03143);
Prezidiano Jefim Zajdman: zorgas pri arta direkto de la laboro, ellaboras la rekomendojn.
Peto al UkrEA-anoj - bonvolu ne doni trankvilan vivon al la estraranoj,
montru, ke de ili tre dependas ke nia afero prosperu!
|
PERSPEKTIVA PLANO DE UkrEA-AGADO POR 2010-a JARO
Interna direkto:
1. Esplori eblojn por eldoni revueton (krom “Helianto”) pri ukrainia E-movado. Kiel modelon uzi “REGo”-n. Eble transformi “Helianto”-n.
2. Okazigi renkontiĝon MoRo-1 (Marta Renkontiĝo) la 6-7.03.2010
3. Lanĉi serĉadon de ĉiuj esperantistoj (pere de anoncoj en AVISO k.s.) kaj (re)aligi ilin al UkrEA. La realiĝon fari senpaga - pagi nur la jarkotizon.
4. Pripensi organizon de kelkaj konkursoj por ukrainiaj e-istoj kun premioj
5. Eldoni neregulan bultenon “UkrEA-Prezidio informas”, en kiu estos ĉiuj protokoloj, novaĵoj kaj la decidoj.
6. Restaŭri elekton de la “Esperantisto de la jaro” (UkrEA-anoj priprnsu la kriteriojn).
7. Lanĉi konstantan kolektadon de la ideoj (aparta retadreso <ideoj&ukr.net>)
8. Serĉi eblojn lanĉi konstantan (eble foje monate) E-rubrikon en iu ukrainia periodaĵo.
9. Esplori eblon kunlabori kun aliaj sociaj organizaĵoj.
10. Post la ŝtataj balotkampanjoj interkonsenti pri renkontiĝoj kun la potenculoj.
11. Prepari kaj eldoni Jarlibron de UkrEA aŭ almenaŭ “Adresaron”.
12. Peni trovi enspezfontojn por okazigi fakajn renkontiĝojn en la lando. Pri tio pensu ĉiuj
Ekstera direkto:
1. Esplori eblon okazigi IJK en 2011-a jaro
2. Proponi al E-Asocioj de eksSovetiaj respublikoj kaj al aliaj Landaj Asocioj (LA) kontrakti pri kunlaboro.
3. Proponi al LA de la najbaraj landoj organizi ĉelimajn renkontiĝojn de la estraroj por interkonsenti pri la kunlaboro
SUBTENINDA INICIATO
Karaj samlandanoj,
Ĵus pasinta la XVI-a Kongreso de UkrEA montris, ke tiuj du kongresaj tagoj evidentiĝis nesufiĉaj por malsataj je la Movado ĉ. 30 ukrainiaj esperantistoj.
Tial, laŭ propono de la UkrEA-Prezidanto M.Lineckij, estas decidita okazigi en Kijivo la 6-7.03.10 “Martan Renkontiĝon” MoRo – 1. Kial MoRo-1? Eble ĝi fariĝos la tradicia, kial ne?
Unue, kial UkrEA ne havu la tradician renkontiĝon dum kiu estos eblo ĉiujare gratuli niajn kunbatalantinojn okaze de la festo?
Eble ĝi iam transformiĝos al la internacia… Al ĉi renkontiĝo jam estas invititaj kiel minimume 2 eksterlandaj gastoj.
Due, la unuan tagon ni havos malfermitan por ĉiuj Prezidikunsidon kaj Tagon de ULEI – por la instruist/ant/ontoj preparatas surprizo.
Sed tio ne liberigas vin de tiurilataj ideoj.
Trie, la duan tagon ni ĉiuj partoprenos en Foiro de ideoj. La peto – tuj surpaperigu viajn ideojn por ke ili ne forlasu la kapon en la atenda periodo.
Proponinto de la plej bona kaj realigebla (laŭ ĉies opinio) ideo estos premiita!
Karaj esperantistoj (ne esperantistinoj), por ke la renkontiĝo restu en memoro de la partoprenintoj mi petas ideojn por la vespera programo sendi rekte al mi (prezidanto&ukr.net).
Jen estas bazaj detaloj:
1 noktumo + 2 tagmanĝoj + vespermanĝo kaj matenmanĝo + organizaj elspezoj kostos por vi nur 180 hrn. Tiun monon pagos tiuj, kiuj povas.
Tiuj, kiuj povos pagi, sed ne la tutan sumon – skribu pri tio, ne ĝenu.
Tiuj, kiuj tre volas partopreni, sed tute ne povas pagi – skribu ankaŭ vi kaj ni pensos kiel helpi vin!
Kijivanoj, kiuj ne noktumos kaj ne manĝos kun ĉiuj, pagos nur la organizajn kotizon – 25 hrn
La aliĝintoj ricevos informon kiel atingi la lokon kaj la programon.
Mi havas al vi grandan peton – bonvolu informi min pri via decido nepre ĝis la 20.02.2010!!!
Mikaelo Lineckij, Prezidanto de UkrEA