Karaj geamikoj! Ukrainia Esperanto-asocio kunlabore kun Societo por subteno kaj defendo de ukraina kulturo “Espero”, bonfara fonduso nome de Vasil Eroshenko ‘ESPERO», societo «Eko-kulturo», elkore invitas vin al la Unua okcidentukrainia renkontiĝo “Bukovina printempo” la 1-11 de majo 2015 en Ĉernivco – ĉefurbo de Bukovino! LA ĈEFAJ PROGRAMEROJ: Esperanto por ekstera publiko, 125-jariĝo ekde naskiĝo de Vasil Eroŝenko, Literatura Foiro, Lingva Festivalo, Junulara Ĉielarko, Pitoreska Bukovino.
Atenton! La renkontiĝo konsistos el du partoj
Programo por la unua parto: (pli detalan programon ricevos la aliĝintoj) 1.05 vendredo: Veno de la gastoj. Enhoteliĝo. Post la tagmanĝo – la unua konatiĝo kun Ĉernivco: piedekskurso “Ĉernivco – malgranda Parizo”. 2-3.05 sabato kaj dimanĉo: Busekskurso “Jerusalemo ĉe rivero Prut”, multkultura Ĉernivco, temploj de diversaj eklezioj, St.Nikolaa klostro en vilaĝo Banĉeni – la plej granda ortodoksa klostro de la ХI j.c. Centro de malnovritistoj de la mondo en vilaĝo Bila Krinica (Blanka Puto). Temploj de Bila Krinica. Ripozo en kuracloka komplekso “Suna valo” – zoo, lagoj, sporta centro. Tagmanĝo en fiŝrestoracio. 4.05 lundo: Gazetara konferenco de la partoprenantoj en la Provinca ŝtata administrejo. Prezento de lingvoj kaj alfabetoj. Fleŝmobo “Ekologio de komunikado” 5.05 mardo: Konferenco pri la temo “125-jariĝo de Vasil Eroŝenko” en Ĉernivca nacia universitato. Ekskurso “Universitato – rezidejo de bukovinaj mitropolitoj”
Programo de la dua parto: 6-9.05 mardo-sabato: Ripozo en Bukovinaj Karpatoj. Restado en vilaĝo Mihove en la ripozejo “Majdan”. Promeno tra “Bukovinaj karpataj padoj”. Banado en barelo super akvofalo. Ekskurso sur monton Megura 1313 m. Ripozo en eko-bazo “Arkeo” kaj gustumado de huculaj manĝaĵoj. Viĵica nacia parko. Ĉeval-rajdado, skuteroj, rolero(?), lianoj, saŭno ktp. 10.05 dimaĉe: Reveno al Ĉernivco. Libera programo.
11.05 lundo: Solena fermo de la renkontiĝo kaj disveturo
Laŭ viaj deziroj, povoj kaj ebloj vi povos partopreni en unu el la partoj aŭ en ambaŭ. Speciale por tiuj, kiuj povos partopreni ne plenan periodon: la kostoj estas indikitaj por 1 tago/1 homo тивалюKostoj de la restado Por la unua parto + lasta tago: 1. Hotelo ĉe Kolegio: 2-3-litaj ĉambroj (necesejoj kaj duŝoj en la bloko). Por 1 diurno kun 3-foja manĝo – 15 € 2. Hotelo “Koralo”: dulita ĉambro (kun necesej-duŝejo) – 20 €. Pri manĝoj – ili okazos en manĝejo de la Kolegio 3. Privataj apartamentoj: 2-ĉambraj por 2-4-6 homoj (estas eblo por memzorga manĝado) - po 10 € Por la dua parto: Urbeto Mihove. Ripozejo “Majdan”. Loĝado en apartaj dometoj po 2-3 homoj en la ĉambro. Kosto de 1 diurno por 1 homo – 10 € kun matenmanĝo kaj 20 € kun 3-foja manĝado.
La Organiza Komitato:
La ekskursoj estos pagataj aparte!
GRAVE!!! Konsideru, ke vi estas tre bezonata por la
Lingva festivalo, dum kiu ni ŝatus prezenti laŭeble multajn lingvojn! Al ĉiuj demandoj (rilate al la renkontiĝo) pretas respondi la kunordiganto Mikaelo Lineckij: lineckij@bigmir.net , Skajpe: m – urso, telefone +38 063 8493193 (ankaŭ Viber)
En la programo povos okazi negravaj ŝanĝoj! |
Bukovina printempo >