E-aranĝoj‎ > ‎

Postkongresoj

La unua varianto. 
Por ŝatantoj pli detale konatiĝi kun Kijivo, urbo kun pli ol 1500-jara historio, kun la urbaj vidindaĵoj, viziti teatrojn, koncertojn ktp, ni povas prizorgi ankaŭ la postkongreson - por tiom da tagoj kiom vi volas.
La kosto de la postkongresa restado (noktumado + matenmanĝo en la konata restoracio) - 10 eŭroj/tago. La aliaj manĝoj okazos en aliaj lokoj depende de la taga programo.

La dua varianto.
Se vi volas post IJK ekde 22.07.2011 partopreni en la aranĝo "Velura sezono" en Jalto, naĝi en Nigra maro, havi interesajn ekskursojn tra belega suda bordo de Krimeo,  bonvolu anonci vin .
La detaloj kaj kostoj aperos pli poste.
Gravas! Por sukcesi trafi al Krimeo kaj reveni, estu pretaj antaŭ 15.05.2011 
sendi la monon (orientiĝe 35-40 eŭrojn) por ke ni povu prizorgi la fervojbiletojn al Krimeo kaj reen - post tiu dato tio povos esti problemeca.

       Atentu, ke ekskursajn elspezojn,  tag- kaj vespermanĝojn vi  pagos memstare.

Tre gravas! Pri planata de vi partopreno en la postkongreso bonvolu marki en la aliĝilo por ke ni estu pretaj akcepti vin. Ni petas vin ne plenumi rolon de neĝo meze de 
somero 
... ;-)