E-aranĝoj‎ > ‎

Antaŭkongreso

 Antaŭkongreso de IJK. 
Estas ideo okazigi 3-tagan (11-13.07) 
antaŭkongreson
 . Ĝi estos destinita por kontaktoj inter esperantistoj kaj potenculoj, ĵurnalistoj, politikistoj.
Eblos organizi  "Ronda(j)n tablo(j)n" k.s. La programo aperos proks. en majo.
Dezirindas, ke venu la homoj, kiuj ŝatas politikumi pri lingvaj temoj, pri Esperanto, sed ne nepre... 
Se iu havas la ideojn, proponojn por la antaŭkongreso - ne retenu vin, skribu, telefonu, Skajpu...
La kosto de la antaŭkongresa restado (noktumado + matenmanĝo en la apuda restoracio) - 10 eŭroj/tago. 
La aliaj manĝoj povos okazi en aliaj lokoj depende de la taga programo.

Cetere, la Antaŭkongreso okazos kondiĉe, se la interesitaj kongresontoj ĝis 1 de majo anoncos sin.
Ni atendas...

Tre gravas! Pri planata de vi partopreno en la antaŭkongreso bonvolu marki en la "Aliĝilo" por ke ni estu pretaj akcepti vin. Ni petas vin ne plenumi rolon de neĝo meze de 
somero 
... ;-)